Rayto: Lingva Fantazio – Programada Blogo #1

Kio estas “Rayto”?

Nun, mia vivo trankviliĝas iomete, do mi verkas pri miaj videoludoj pli ofte.  Nuntempe, mia projekto estas “Rayto: Lingva Fantazio”. Mi verkas ĝin per C++, SDL2, kaj Lua 5.2

Kiam mi finos pli da aferoj en la ludo, mi afiŝos videon pri ĝi. Sed, nuntempe, ĝi ne havas sufiĉe da aferoj por montri al ĉiuj. Mi ne jam programas ludludon, mi nur programis la menuojn.

Do, tiu ĉi programkodo estas el du partoj – la Kuko framo de C++/SDL/Lua, kiun mi povos reuzi por aliaj ludoj, kaj Rayto, la videoludo, kiun mi nune verkas.  Ambaŭ estas malfermitkodaj! Hura!

Ho, sed, kio estas Rayto? – Mia celo estas por krei “viv-simuladan” kaj “rolludan” ludon por helpi pri lernado de lingvoj.  Harvest Moon kaj Rune Factory inspiras min. Espereble, la ludo estos mondo, en kiu loĝas la ludanto. La ludo uzas la “celan lingvon” kiel la ĉefa lingvo, sed la ludanto ankaŭ povas uzi “konatan lingvon” por helpi kaj konsileto.

La ludo ne funkcias kiel sola kurso por lingvoj, sed, helpos por ekzerci gramatikon, vortotrezoron, ktp.

Nu, jen, antaŭmontro de mia verko: